Esperanto(i)
1 Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.
2 Al li naskigxis sep filoj kaj tri filinoj.
3 Lia brutaro konsistis el sep mil sxafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol cxiuj filoj de la oriento.
4 Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de cxiu el ili, cxiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por mangxi kaj trinki kun ili.
5 Kaj cxiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li levigxis frue matene kaj alportis bruloferojn laux la nombro de ili cxiuj; cxar, diris Ijob:Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob cxiam.
6 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux la Eternulo, venis inter ili ankaux Satano.
7 Kaj la Eternulo diris al Satano:De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur gxi.
8 Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon.