Esperanto(i)
2 Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;
3 kaj mi jxurigas vin per la Eternulo, la Dio de la cxielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi logxas;
4 sed en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak.
5 Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en cxi tiun landon; cxu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris?
6 Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien.
7 La Eternulo, la Dio de la cxielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj jxuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon-Li sendos Sian angxelon antaux vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie.
8 Kaj se la virino ne volos iri kun vi, tiam vi farigxos libera de cxi tiu mia jxuro; nur mian filon ne revenigu tien.
9 Kaj la sklavo metis sian manon sub la femuron de sia sinjoro Abraham kaj jxuris al li pri tiu afero.
10 Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj cxiaj bonajxoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li levigxis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Nahxor.
11 Kaj li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, cxe puto kun akvo, en vespera tempo, en la tempo, kiam eliras la virinoj, por cxerpi akvon.
12 Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham, sukcesigu min hodiaux kaj faru favorkorajxon al mia sinjoro Abraham.
13 Jen mi staras apud la fonto da akvo, kaj la filinoj de la urbanoj eliras, por cxerpi akvon;
14 kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian krucxon, ke mi trinku, kaj sxi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaux viajn kamelojn-sxin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciigxos, ke Vi faris favorkorajxon al mia sinjoro.