Mark 5:1-20

Esperanto(i) 1 Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj. 2 Kaj kiam li elvenis el la sxipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton, 3 kiu havis logxejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin ecx per kateno; 4 cxar li ofte estis cxirkauxligita per katenoj kaj cxenoj, kaj la cxenoj estis dissxiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovagxigi lin. 5 Kaj cxiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin trancxis per sxtonoj. 6 Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorklinigxis al li; 7 kaj kriante per lauxta vocxo, li diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin jxurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min. 8 CXar li diris al li:Eliru, ho malpura spirito, el la viro. 9 Kaj li demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante:Mia nomo estas Legio, cxar ni estas multaj. 10 Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando. 11 Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj pasxtigxantaj. 12 Kaj ili petegis lin, dirante:Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin. 13 Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutajxo en la maron, cxirkaux du miloj, kaj sufokigxis en la maro. 14 Kaj iliaj pasxtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis. 15 Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis. 16 Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj. 17 Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj. 18 Kaj kiam li eniris en la sxipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li. 19 Kaj li ne permesis al li, sed diris al li:Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili cxion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin. 20 Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis cxion, kion faris Jesuo por li; kaj cxiuj miregis.