Ecclesiastes 6

Esperanto(i) 1 Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno, kaj granda gxi estas por la homo: 2 se al iu homo Dio donas ricxecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi gxin, nur fremda homo gxin konsumas-cxi tio estas vantajxo kaj malfacila doloro. 3 Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan agxon, sed lia animo ne gxuus sate la havon, kaj ecx bonan enterigon li ne havus-tiam mi dirus:Pli felicxa ol li estas abortito. 4 CXar cxi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj en mallumo kasxigxos lia nomo. 5 Ecx la sunon li ne vidis kaj ne konis-al li estas pli trankvile ol al tiu. 6 Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne gxuus, cxu ne al unu loko cxiuj iros? 7 CXiuj laboroj de homo estas por lia busxo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla. 8 Kaj kian superecon havas la sagxulo antaux malsagxulo, la inteligenta malricxulo antaux aliaj vivaj estajxoj? 9 Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo. 10 Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate, kia estas la homo, kaj ke li ne povas jugxe batali kun Tiu, kiu estas pli forta ol li. 11 CXar ekzistas multe da aferoj, kiuj plimultigas la vantajxon; kian do superecon havas la homo? 12 CXar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?