Genesis 26:18-21

Esperanto(i) 18 Kaj Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de lia patro Abraham kaj la Filisxtoj sxtopis post la morto de Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro. 19 Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj trovis tie puton kun fresxa akvo. 20 Kaj disputis la pasxtistoj de Gerar kun la pasxtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, cxar oni disputis pri gxi. 21 Kaj ili elfosis alian puton, kaj ankaux pri gxi ili disputis; kaj oni donis al gxi la nomon Sitna.